Esperanto/Gramática/Diccionario gramatical

Índice de la sección
«Gramática»


Gramatika vortareto editar

PMEG uzas novspecajn gramatikajn esprimojn. La sekva listo enhavas mallongajn klarigojn de ili. Iuj gramatikaj esprimoj de PMEG estas tamen tiel memklarigaj, ke ne necesas ilin listigi ĉi tie. La tradiciaj vortoj, kiuj menciiĝas en la klarigoj, estas laŭ PAG. Rimarku, ke la PMEG-aj esprimoj ne ĉiam estas precize samsignifaj kiel la respondaj vortoj de PAG.

a ~ e editar

afikso
Radiko, kiu estas uzata precipe por fari kunmetitajn vortojn. Afiksoj, kiujn oni metas post aliaj radikoj, nomiĝas sufiksoj (= postafiksoj). Afiksoj, kiujn oni metas antaŭ aliaj radikoj, nomiĝas prefiksoj (= antaŭafiksoj).
aktivo
La ordinara speco de frazo, en kiu la subjekto estas tiu, kiu faras la agon de la ĉefverbo. Vidu pasivo.
alvoko
Frazrolo, kiu montras tiun, al kiu la eldiro estas direktata.
apudmeto
Frazparto, kiu (normale) staras tuj post alia frazparto, kaj montras la saman aferon per aliaj vortoj. Tradicie nomata “apozicio”.
A-vorta frazparto
Frazparto, en kiu la ĉefvorto estas A-vorto.
A-vorteca vorteto, A-eca vorteto
Vorteto, kiu povas roli simile kiel A-vorto, kvankam ĝi ne havas A-finaĵon, ekz. tiu, iu, ĉia, kies, ĉies, ambaŭ. Tradicie nomata “pronomo”.
A-vorto
Vorto kun la finaĵo A. Tradicie nomata “adjektivo”.
ĉeffrazo
Ordinara memstara frazo. Tradicie nomata “ĉefpropozicio”. Vidu subfrazo.
ĉefverbo
Verbo kun iu el la finaĵoj AS, IS, OS, U, US. Tradicie nomata “predikato” aŭ “finitivo”.
ĉefvorto
La plej grava vorto en frazparto. Aliaj partoj de frazparto estas rektaj priskriboj de la ĉefvorto. Tradicie nomata “kerna vorto”.
diftongo
Vokala sono, en kiu la lango moviĝas de unu pozicio en la buŝo al alia.
duonvokalo
Sono, kiu laŭ la elparola maniero estas (mallonga) vokalo, sed kiu rolas en la lingvo kiel konsonanto.
ekkria vorteto
Vorteto, kiu esprimas senton, ekz. ho, he, ha, lo, stop, baf. Tradicie nomata “interjekcio”.
eksafikso
Vidu ŝajnafikso.
E-vorteca vorteto, E-eca vorteto
Vorteto, kiu povas roli simile kiel E-vorto en frazo, kvankam ĝi ne havas E-finaĵon, ekz. tiam, kiel, iom, nenie, tre, ankoraŭ, hodiaŭ, ĉi, for. Tradicie nomata “primitiva adverbo”.
E-vorta frazparto
Frazparto, en kiu la ĉefvorto estas E-vorto.
E-vorto
Vorto kun la finaĵo E. Tradicie nomata “adverbo”, sed la vorto adverbo inkluzivas ankaŭ multajn vortetojn, kiuj ne havas E-finaĵon. Tiaj vortetoj nomiĝas en PMEG E-vortecaj vortetoj.

f ~ n editar

finaĵo
Lingva elemento, kiun oni metas post radiko, kunmeto aŭ vorteto, por fari vorton, aŭ por ŝanĝi la signifon de vorto. O, A, E, I, AS, IS, OS, US kaj U estas vortklasaj finaĵoj. J estas multe-nombra finaĵo. N estas rolfinaĵo.
frazenkondukilo
Vorteto, kiu enkondukas subfrazon, kaj ligas ĝin al ĝia ĉeffrazo, ekz. ke, ĉar, dum, kiam, kvankam. Tradicie nomata “subjunkcio”.
frazeto
Malpreciza esprimo por grupo de vortoj, kiuj iel kunapartenas. Uzata ĉefe kiam temas pri vortfarado. Vidu frazetvorto. Tradicia esprimo por “frazeto” ne ekzistas.
frazetvorto
Speco de kunmetita vorto farita el frazeto (vortgrupo), kiun oni vortigis per aldono de ia posta elemento (ekz. vortklasa finaĵo). Vidu kombino. Tradicia esprimo por “frazetvorto” ne ekzistas.
frazo
Kompleta eldiro kun ĉefverbo kaj normale ankaŭ aliaj frazpartoj. Tradicie nomata “propozicio”.
frazparto
Vorto aŭ vortgrupo, kiu ludas unu frazrolon. Vidu ĉefvorto kaj priskribo.
frazrolo
Rolo, kiun frazparto rolas en frazo. Tradicie nomata “frazelemento”.
imaga modo
US-formo de verbo. Ĝi montras, ke la ago aŭ stato ne estas reala, sed nur imagata, fantazia. Ankaŭ nomata US-modo aŭ US-verbo. Tradicie nomata “kondicionalo”.
kombino
Speco de kunmetita vorto, en kiu la lasta parto (krom la vortklasa finaĵo), montras la bazan signifon. Tiu lasta parto nomiĝas ĉefelemento. Tio, kio staras antaŭ la ĉefelemento, precizigas la signifon, kaj nomiĝas preciziga antaŭelemento. Vidu frazetvorto. Tradicia esprimo por “kombino” ne ekzistas.
komplemento
Frazparto, kiu diras, en kiu maniero, en kiu loko, en kiu tempo, per kiu ilo k.t.p., okazas la ĉefverbo. Ĉiu frazparto krom ĉefverbo, subjekto, objekto kaj perverba priskribo, estas komplemento. Tradicie nomata “adjekto”.
konsonanto
Ĉiu litero aŭ sono en Esperanto krom A, E, I, O kaj U, kiuj estas vokaloj.
kunliga vorteto
Vorteto, kiu kunligas samrolajn vortojn, frazpartojn aŭ frazojn, ekz. kaj, aŭ, sed. Tradicie nomata “konjunkcio”.
modo
Maniero, en kiu ago aŭ stato estas prezentata. Ĉe la Esperantaj verboj oni faras distingon inter kvar modoj: neŭtrala modo, reala modo, vola modo kaj imaga modo.
multe-nombro
Pli ol unu afero. Tradicie nomata “pluralo”. La finaĵo J montras multe-nombron, kaj nomiĝas multe-nombra finaĵo. Tradicie nomata “plurala finaĵo”. Vidu unu-nombro.
nerekta objekto
Vidu objekto.
nerekta parolo
Rerakontado de ies penso, diro, opinio, decido, demando, rimarko k.s., per subfrazo. Vidu rekta parolo.
neŭtrala modo
I-formo de verbo. Ĝi nomas agon aŭ staton sen montri, ĉu ĝi estas reala, imagata, fantazia aŭ volata, kaj sen montri tempon. Ankaŭ nomata I-modo aŭ I-verbo. Tradicie nomata “infinitivo”.
nombrovorto
Vorto, kiu montras nombron. Se ĝi estas senfinaĵa vorteto, ĝi nomiĝas nombra vorteto. Tradicie nomata “numeralo”. Nombrovorto, kiu havas A-finaĵon, kaj kiu montras vicordon, nomiĝas vicorda nombrovorto. Tradicie nomata “orda numeralo”.

o ~ v editar

objekta verbo
Verbo, kiu povas havi objekton. Tradicie nomata “transitiva verbo”. Vidu senobjekta verbo.
objekto
Frazrolo, kiu montras tion, kio estas rekte trafata de la ago de la ĉefverbo. Iafoje oni parolas pri “rekta objekto” (= objekto) kontraste al “nerekta objekto”. “Nerekta objekto” nomiĝas en PMEG al-komplemento. Ordinara (rekta) objekto estas tradicie nomata ankaŭ “akuzativa objekto”. Nerekta objekto estas tradicie nomata ankaŭ “dativa objekto”.
O-vorta frazparto
Frazparto, en kiu la ĉefvorto estas O-vorto.
O-vorteca vorteto, O-eca vorteto
Vorteto, kiu povas roli simile kiel O-vorto, kvankam ĝi ne havas O-finaĵon, ekz. tio, tiu, mi, ili, ambaŭ. Tradicie nomata “pronomo”.
O-vorto
Vorto kun la finaĵo O. Tradicie nomata “substantivo”.
participo
Vorto kun unu el la sufiksoj ANT, INT, ONT, AT, IT kaj OT.
pasivo
Speco de “inversa” frazokonstruo, en kiu tio, kio ordinare (en aktivo) estas objekto, aperas kiel subjekto. Vidu aktivo.
persona pronomo
Vidu pronomo.
perverba priskribo
Vidu priskribo.
poseda pronomo
Vidu pronomo.
prefikso
Vidu afikso.
priskribo
Rekta priskribo priskribas la ĉefvorton de frazparto, kaj estas mem parto de tiu frazparto. Tradicia gramatiko uzas la vortojn “epiteto” kaj “suplemento”. Perverba priskribo estas memstara frazparto, kiu priskribas la subjekton aŭ la objekton pere de verbo. Tradicie nomata “predikativo”.
pronomeca vorteto
Vorteto, kiu same kiel persona pronomo anstataŭas tutan O-vortan frazparton, ekz. ambaŭ, tiu, nenio. Tradicie nomata “pronomo”.
pronomo
Iu el la O-vortecaj vortetoj: mi, vi, li, ŝi, ĝi, ni, ili, oni kaj si (kaj ci). La baza formo de pronomo nomiĝas pli precize persona pronomo. Tradicie oni parolas pri “personpronomo” aŭ “personalo”. Se oni aldonas A-finaĵon al pronomo, ĝi fariĝas poseda pronomo: mia, via, lia, ŝia, ĝia, nia, ilia, onia kaj sia (kaj cia). Tradicie oni parolas ankaŭ pri “posedpronomo” aŭ “posesivo”. Tradicie la vorto “pronomo” inkluzivas ankaŭ multajn aliajn vortetojn, kiuj en PMEG nomiĝas pronomecaj vortetoj, O-vortecaj vortetoj kaj A-vortecaj vortetoj.
radiko
Lingva elemento, kiu bezonas finaĵon por fariĝi vorto. Vidu vorteto.
reala modo
AS-formo, IS-formo aŭ OS-formo de verbo. La reala modo montras, ke la ago aŭ stato estas reala, ne nur imagata aŭ volata. Tradicie nomata “indikativo”.
rekta objekto
Vidu objekto.
rekta parolo
Rerakontado de ies penso, diro, opinio, decido, demando, rimarko k.s., per (pli-malpli) laŭvorta citaĵo. Vidu nerekta parolo.
rekta priskribo
Vidu priskribo.
rilata KI-vorto
KI-vorto, kiu enkondukas rilatan (nedemandan) subfrazon. Tradicie iuj el ili nomiĝas “rilativo”, “rilativa pronomo” aŭ “rilatpronomo”.
rilata subfrazo
Subfrazo, kiun enkondukas rilata (nedemanda) KI-vorto. Tradicie iuj el ili estas nomataj “rilativa subpropozicio”.
rolfinaĵo
La finaĵo N. Tradicie nomata “akuzativo”. Vidu rolmontrilo.
rolmontrilo
Vorteto aŭ finaĵo, kiu montras la rolon de frazparto en la frazo. Mankas tradicia esprimo. Tia vorteto nomiĝas rolvorteto. La finaĵo N estas rolfinaĵo.
rolvortaĵo
E-vorto kaj rolmontrilo, kiuj rolas kune kvazaŭ unu rolmontrilo, ekz. dekstre de, konforme al, kompare kun, koncerne ...N. Tradicie nomata “prepoziciaĵo”.
Rolvorteto
Preposición. Vorteto, kiu montras la frazrolon de la posta frazparto. Tradicie nomata “prepozicio”, ekz. sur, en, ekster, per, pro, je, krom, tra, anstataŭ. Vidu rolmontrilo.
senobjekta verbo
Verbo, kiu ne povas havi objekton. Tradicie nomata “netransitiva verbo”. Vidu objekta verbo.
sensubjekta verbo
Verbo, kiu ne bezonas subjekton. Tradicia esprimo por “sensubjekta verbo” ne ekzistas. Vidu subjekta verbo.
subfrazo
Frazo, kiu rolas kiel frazparto de alia frazo. Tradicie nomata “subpropozicio”. Vidu ĉeffrazo.
subjekta verbo
Verbo, kiu devas havi subjekton. Tradicia esprimo por “subjekta verbo” ne ekzistas. Vidu sensubjekta verbo.
subjekto
Frazrolo, kiu (en aktiva frazo) montras tion, kio faras la agon de la ĉefverbo.
sufikso
Vidu afikso.
ŝajnafikso
Radikparto, kiu ŝajnas esti afikso, kvankam ĝi tute ne estas. Se temas pri io, kio estis vera afikso en la origina lingvo, oni parolas pri eksafikso. Tradicie eksafikso nomiĝas “pseŭdoafikso”.
tabelvorto
Iu el tiuj 45 vortetoj, kiuj komenciĝas per ki-, ti-, i-, ĉi- aŭ neni-. Tradicie nomata ankaŭ korelativa vorto.
unu-nombro
Unu afero. Tradicie nomata “singularo”. Vidu multe-nombro.
verbo
Vorto kun iu el la finaĵoj I, AS, IS, OS, U kaj US. Vidu ĉefverbo.
vicorda nombrovorto
Vidu nombrovorto.
vokalo
Iu el la literoj aŭ sonoj A, E, I, O kaj U. Ĉiuj aliaj literoj kaj sonoj en Esperanto estas konsonantoj. Vidu duonvokalo.
vola modo
U-formo de verbo. Ĝi montras, ke la ago aŭ stato ne estas reala, sed nur volata. Ankaŭ nomata U-modo aŭ U-verbo. Tradicie nomata “volitivo” aŭ “imperativo”.
vorteto
Lingva elemento, kiu povas roli kiel vorto sen bezono de finaĵo. PAG parolas pri “solstariva lingvoelemento”. Vidu radiko.
vortklasa finaĵo
Vidu finaĵo.

Tradiciaj gramatikaj vortoj editar

Jen listo de tradiciaj gramatikaj vortoj kun la plej proksimaj PMEG-aj esprimoj. La tradiciaj vortoj estas pli-malpli laŭ la sistemo de PAG. Rimarku, ke al unu PAG-a vorto povas respondi pli ol unu PMEG-a esprimo, kaj inverse. La liston oni do uzu tre singarde. Tio, kio estas egala en PAG kaj en PMEG, ne enestas en la listo. Mankas en la listo ankaŭ multaj PAG-aj vortoj, por kiuj PMEG ne uzas ian specialan gramatikan esprimon. Rimarku, ke aliaj gramatikistoj uzas aliajn sistemojn, kiuj normale estas sufiĉe similaj al tiu de PAG, sed kiuj povas diferenci en detaloj.

Ablativa adjekto
de-komplemento, el-komplemento
adjektiva radiko
eca radiko
adjektivo
A-vorto
adjekto
komplemento
adverbo
E-vorto, E-vorteca vorteto (E-eca vorteto)
afrikato
ekfrota konsonanto
agento
aganto (en pasiva frazo)
akuzativa objekto
objekto
akuzativo
N-finaĵo
apozicio
apudmeto
bilabialo
lipa konsonanto
ĉefpropozicio
ĉeffrazo
dativa objekto, dativo
al-komplemento
dentalo
denta konsonanto
epiteto
rekta priskribo
finitivo
ĉefverbo
frikativo
frota konsonanto
futuro
venonta tempo
gerundio
participo kun E-finaĵo
gingivalo
gingiva konsonanto
imperativo
vola modo, U-modo, U-verbo
indikativo
reala modo
infinitivo
neŭtrala modo, I-modo, I-verbo
interjekcio
ekkria vorteto
interogativo
demanda vorteto
kernovorto
ĉefvorto
kondicionalo
imaga modo, US-modo, US-verbo
konjunkcio
kunliga vorteto
korelativa vorto
tabelvorto
labialo
lipa konsonanto
laringalo
glota konsonanto
likvido
duonbara konsonanto
nazalo
naza konsonanto
negacio
neado, nea vorto
netransitiva verbo
senobjekta verbo
nominativa
sen rolmontrilo
numeralo
nombra vorteto
objekta predikativo
perverba priskribo de objekto
orda numeralo
vicorda nombrovorto
personalo, personpronomo
pronomo, persona pronomo
plozivo
eksploda konsonanto
pluralo
multe-nombro
posedpronomo
poseda pronomo
predikativo
perverba priskribo
predikato
ĉefverbo
prepoziciaĵo
rolvortaĵo
prepozicio
rolvorteto
prepozitivo
frazparto kun rolvorteto
preterito
pasinta tempo
prezenco
nun-tempo
primitiva adverbo
E-vorteca vorteto (E-eca vorteto)
pronomo
(persona) pronomo, pronomeca vorteto, O-vorteca vorteto (O-eca vorteto), A-vorteca vorteto (A-eca vorteto)
prononco
elparolo
propozicio
frazo
pseŭdoafikso
eksafikso
radikokaraktero
propra signifo de radiko
refleksiva pronomo
si, sia
rilativo
rilata KI-vorto
singularo
unu-nombro
solstariva lingvoelemento
vorteto
subjekta predikativo
perverba priskribo de subjekto
subjunkcio
frazenkondukilo
subpropozicio
subfrazo
substantiva radiko
radiko nek aga, nek eca
substantivo
O-vorto
suplemento
rekta priskribo
tenso
tempo
transitiva verbo
objekta verbo
velaro
vela konsonanto
verba radiko
aga radiko
vokativo
alvoko
volitivo
vola modo, U-modo, U-verbo.

 
InformaciónGramáticaLecturasEjerciciosEnlaces
Lecciones: 123456789101112
Diccionario UniversalVocabularioGlosario de consulta
ABC, ĈDEFG, ĜH,ĤIJ, ĴKLMNOPRS, ŜTUVZ