Esperanto/Ejercicios/Zamenhofa ekzercaro 4

§ 31. editar

Lia kolero longe daŭris. - Li estas hodiaŭ en kolera humoro. - Li koleras kaj insultas. - Li fermis kolere la pordon. - Lia filo mortis kaj estas nun malviva. - La korpo estas morta, la animo estas senmorta. - Li estas morte malsana, li ne vivos pli, ol unu tagon. - Li parolas, kaj lia parolo fluas dolĉe kaj agrable. - Ni faris la kontrakton ne skribe, sed parole. - Li estas bona parolanto. - Starante ekstere, li povis vidi nur la eksteran flankon de nia domo. - Li loĝas ekster la urbo. - La ekstero de tiu ĉi homo estas pli bona, ol lia interno. - Li tuj faris, kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro. - Kia granda brulo! kio brulas? - Ligno estas bona brula materialo. - La fera bastono, kiu kuŝis en la forno, estas nun brule varmega. - Ĉu li donis al vi jesan respondon aŭ nean? Li eliris el la dormoĉambro kaj eniris en la manĝoĉambron. - La birdo ne forflugis: ĝi nur deflugis de la arbo, alflugis al la domo kaj surflugis sur la tegmenton. - Por ĉiu aĉetita funto da teo tiu ĉi komercisto aldonas senpage funton da sukero. - Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni. - Li portas rozokoloran superveston kaj teleroforman ĉapelon. - En mia skribotablo sin trovas kvar tirkestoj. - Liaj lipharoj estas pli grizaj, ol liaj vangharoj.

  • humoro: humor
  • fermi: cerrar
  • korpo: cuerpo
  • animo: alma
  • kontrakti: contratar
  • um: sufijo sin significado definido
  • bruli: arder
  • ligno: madera
  • materialo: material
  • bastono: bastón
  • tegmento: tejado
  • funto: libra
  • ist: indica la profesión; p. ej. boto: bota - botisto: botisto; maro: mar - maristo: marinero
  • koloro: color
  • supre: arriba
  • telero: plato
  • tero: tierra
  • kesto: caja
  • lipo: labio
  • haro: pelo
  • griza: gris
  • vango: mejilla

§ 32. editar

Teatramanto ofte vizitas la teatron kaj ricevas baldaŭ teatrajn manierojn. - Kiu okupas sin je meĥaniko, estas meĥanikisto, kaj kiu okupas sin je ĥemio, estas ĥemiisto. - Diplomatiiston oni povas ankaŭ nomi diplomato, sed fizikiston oni ne povas nomi fiziko, ĉar fiziko estas la nomo de la scienco mem. - La fotografisto fotografis min, kaj mi sendis mian fotografaĵon al mia patro. - Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas por vino; glaso da vino estas glaso plena je vino. - Alportu al mi metron da nigra drapo (Metro de drapo signifus metron, kiu kuŝis sur drapo, aŭ kiu estas uzata por drapo). - Mi aĉetis dekon da ovoj. - Tiu ĉi rivero havas ducent kilometrojn da longo. - Sur la bordo de la maro staris amaso da homoj. - Multaj birdoj flugas en la aŭtuno en pli varmajn landojn. - Sur la arbo sin trovis multe (aŭ multo) da birdoj. - Kelkaj homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj. - En la ĉambro sidis nur kelke da homoj. - "Da" post ia vorto montras, ke tiu ĉi vorto havas signifon de mezuro.

  • teatro: teatro
  • maniero: manera
  • okupi: ocupar
  • meĥaniko: mecánica
  • ĥemio: química
  • diplomatio: diplomacia
  • fiziko: física
  • scienco: ciencia
  • glaso: vaso
  • nigra: negro, negra
  • drapo: paño
  • signifi: significar
  • ovo: huevo
  • bordo: orilla (de mar o río)
  • maro: mar
  • amaso: montón
  • aŭtuno: otoño
  • lando: país
  • suferi: sufrir
  • najbaro: vecino
  • mezuri: medir

§ 33. editar

Mia frato ne estas granda, sed li ne estas ankaŭ malgranda: li estas de meza kresko. - Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo. - Haro estas tre maldika. - La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nia nazo. - Tiu ĉi malfreŝa pano estas malmola, kiel ŝtono. - Malbonaj infanoj amas turmenti bestojn. - Li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita. - Ni forte malestimas tiun ĉi malnoblan homon. - La fenestro longe estis nefermita; mi ĝin fermis, sed mia frato tuj ĝin denove malfermis. - Rekta vojo estas pli mallonga, ol kurba. - La tablo staras malrekte kaj kredeble baldaŭ renversiĝos. - Li staras supre sur la monto kaj rigardas malsupren sur la kampon. - Malamiko venis en nian landon. - Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron. - La edzino de mia patro estas mia patrino kaj la avino de miaj infanoj. - Sur la korto staras koko kun tri kokinoj. - Mia fratino estas tre bela knabino. - Mia onklino estas bona virino. - Mi vidis vian avinon kun ŝiaj kvar nepinoj kaj kun mia nevino. - Lia duonpatrino estas mia bofratino. - Mi havas bovon kaj bovinon. - La juna vidvino fariĝis denove fianĉino.

  • mezo: mitad
  • kreski: crecer
  • dika: grueso, gruesa
  • larĝa: ancho, ancha
  • lumi: iluminar
  • mola: blando, blanda
  • rekta: recto, recta
  • kurba: curvo, curva
  • kredi: creer
  • renversi: poner al revés
  • monto: montaña
  • kampo: campo
  • koko: gallo
  • nepo: nieto

nevo sobrino

  • bo: indica el parentezco resultante del matrimonio; p. ej. patro: padre - bopatro: suego
  • duonpatro: padrastro
  • bovo: buey

§ 34. editar

La tranĉilo estis tiel malakra, ke mi ne povis tranĉi per ĝi la viandon kaj mi devis uzi mian poŝan tranĉilon. - Ĉu vi havas korktirilon, por malŝtopi la botelon? - Mi volis ŝlosi la pordon, sed mi perdis la ŝlosilon. - Ŝi kombas al si la harojn per arĝenta kombilo. - En somero ni veturas per diversaj veturiloj, kaj en vintro ni veturas per glitveturilo. - Hodiaŭ estas bela frosta vetero, tial mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti. - Per hakilo ni hakas, per segilo ni segas, per fosilo ni fosas, per kudrilo ni kudras, per tondilo ni tondas, per sonorilo ni sonoras, per fajfilo ni fajfas. - Mia skribilaro konsistas el inkujo, sablujo, kelke da plumoj, krajono kaj inksorbilo. - Oni metis antaŭ mi manĝilaron, kiu konsistis el telero, kulero, tranĉilo, forko, glaseto por brando, glaso por vino kaj telertuketo. - En varmega tago mi amas promeni en arbaro. - Nia lando venkos, ĉar nia militistaro estas granda kaj brava. - Sur kruta ŝtuparo li levis sin al la tegmento de la domo. - Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron. - Sur tiuj ĉi vastaj kaj herboriĉaj kampoj paŝtas sin grandaj brutaroj, precipe aroj da bellanaj ŝafoj.

  • viando: carne
  • poŝo: bolsillo
  • korko: corcho
  • tiri: tirar, halar
  • ŝtopi: obturar, tapar
  • botelo: botella
  • ŝlosi: cerrar con llave
  • kombi: peinar
  • somero: verano
  • gliti: patinar, resbalar
  • frosto: helada
  • vetero: tiempo (atmosférico)
  • haki: cortar con hacha
  • segi: aserrar
  • fosi: cavar
  • kudri: coser
  • tondi: cortar con tijeras
  • sonori: sonar con vibración prolongada
  • fajfi: silvar
  • inko: tinta
  • sablo: arena
  • sorbi: sorber
  • brando: aguardiente
  • tuko: trapo
  • militi: guerrear
  • brava: bravo, brava
  • kruta: escarpado, escarpada
  • ŝtupo: escalón
  • Hispano: español
  • Germano: alemán
  • tamen: sin embargo
  • vasta: vasto, vasta
  • herbo: hierba
  • paŝti: pastar
  • bruto: bruto, res
  • precipe: principalmente
  • lano: lana
  • ŝafo: carnero

§ 35. editar

Vi parolas sensencaĵon, mia amiko. - Mi trinkis teon kun kuko kaj konfitaĵo. - Akvo estas fluidaĵo. - Mi ne volis trinki la vinon, ĉar ĝi enhavis en si ian suspektan malklaraĵon. - Sur la tablo staris diversaj sukeraĵoj. - En tiuj ĉi boteletoj sin trovas diversaj acidoj: vinagro, sulfuracido, azotacido kaj aliaj. - Via vino estas nur ia abomena acidaĵo. - La acideco de tiu ĉi vinagro estas tre malforta. - Mi manĝis bongustan ovaĵon. - Tiu ĉi granda altaĵo ne estas natura monto. - La alteco de tiu monto ne estas tre granda. - Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo. - Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo, kvankam ili ne ĉiam estas faritaj el tolo. - Glaciaĵo estas dolĉa glaciigita frandaĵo. - La riĉeco de tiu ĉi homo estas granda, sed lia malsaĝeco estas ankoraŭ pli granda. - Li amas tiun ĉi knabinon pro ŝia beleco kaj boneco. - Lia heroeco tre plaĉis al mi. - La tuta supraĵo de la lago estis kovrita per naĝantaj folioj kaj diversaj aliaj kreskaĵoj. - Mi vivas kun li en granda amikeco.

  • kuko: torta
  • konfiti: confitar
  • fluida: fluido, fluida
  • suspekti: sospechar
  • acida: ácido, ácida
  • vinagro: vinagre
  • sulfuro: azufre
  • azoto: nitrógeno
  • gusto: sabor
  • alta: alto, alta
  • naturo: naturaleza
  • paki: empacar
  • ĉemizo: camisa
  • kolo: cuello
  • cetera: demás, restante
  • tolo: tela
  • glacio: hielo
  • frandi: golosinear
  • heroo: héroe
  • plaĉi: gustar
  • lago: lago
  • kovri: cubrir
  • naĝi: nadar
  • folio: hoja

§ 36. editar

Patro kaj patrino kune estas nomataj gepatroj. - Petro, Anno kaj Elizabeto estas miaj gefratoj. - Gesinjoroj N. hodiaŭ vespere venos al ni. - Mi gratulis telegrafe la junajn geedzojn. - La gefianĉoj staris apud la altaro. - La patro de mia edzino estas mia bopatro, mi estas lia bofilo, kaj mia patro estas la bopatro de mia edzino. - Ĉiuj parencoj de mia edzino estas miaj boparencoj, sekve ŝia frato estas mia bofrato, ŝia fratino estas mia bofratino; mia frato kaj fratino (gefratoj) estas la bogefratoj de mia edzino. - La edzino de mia nevo kaj la nevino de mia edzino estas miaj bonevinoj. - Virino, kiu kuracas, estas kuracistino; edzino de kuracisto estas kuracistedzino. - La doktoredzino A. vizitis hodiaŭ la gedoktorojn P. - Li ne estas lavisto, li estas lavistinedzo. - La filoj, nepoj kaj pranepoj de reĝo estas reĝidoj. - La hebreoj estas Izraelidoj, ĉar ili devenas de Izraelo. - Ĉevalido estas nematura ĉevalo, kokido - nematura koko, bovido - nematura bovo, birdido - nematura birdo.

  • ge: los dos sexos reunidos; p. ej. patro: padre - gepatroj: los padres (padre y madre); mastro: amo - gamastroj: amo y ama
  • gratuli: felicitar
  • altaro: altar
  • doktoro: doctor
  • pra: primitivo, antepasado
  • id: hijo, descendiente; p. ej. bovo: buey - bovido: - ternero; Izraelo: Israel - Izraelido: Israelita
  • hebreo: hebreo
  • ĉevalo: caballo

§ 37. editar

La ŝipanoj devas obei la ŝipestron. - Ĉiuj loĝantoj de regno estas regnanoj. - Urbanoj estas ordinare pli ruzaj, ol vilaĝanoj. - La regnestro de nia lando estas bona kaj saĝa reĝo. - La Parizanoj estas gajaj homoj. - Nia provincestro estas severa, sed justa. - Nia urbo havas bonajn policanojn, sed ne sufiĉe energian policestron. - Luteranoj kaj Kalvinanoj estas kristanoj. - Germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj. - Li estas nelerta kaj naiva provincano. - La loĝantoj de unu regno estas samregnanoj, la loĝantoj de unu urbo estas samurbanoj, la konfesantoj de unu religio estas samreligianoj. - Nia regimentestro estas por siaj soldatoj kiel bona patro. - La botisto faras botojn kaj ŝuojn. - La lignisto vendas lignon, kaj la lignaĵisto faras tablojn, seĝojn kaj aliajn lignajn objektojn. - Ŝteliston neniu lasas en sian domon. - La kuraĝa maristo dronis en la maro. - Verkisto verkas librojn, kaj skribisto simple transskribas paperojn. - Ni havas diversajn servantojn: kuiriston, ĉambristinon, infanistinon kaj veturigiston. - La riĉulo havas multe da mono. - Malsaĝulon ĉiu batas. - Timulo timas eĉ sian propran ombron. - Li estas mensogisto kaj malnoblulo. - Preĝu al la Sankta Virgulino.

  • an: habitante, miembro; p. ej. regno: estado - regnano: ciudadano; Bogoto: Bogotá - bogotano: bogotano
  • regno: estado
  • vilaĝano: de un pueblo
  • provinco: provincia
  • severa: severo, severa
  • justa: justo, justa
  • polico: (la) policía
  • sufiĉe: suficientemente
  • Kristo: Cristo
  • Franco: Francés
  • konfesi: confesar
  • religio: religión
  • regimento: regimiento
  • boto: bota
  • ŝuo: zapato
  • lasi: dejar, permitir
  • droni: hundir
  • verki: escribir (obras literarias)
  • ul: persona caracterizada por...; p. ej. avara: avaro, avara - avarulo: un avaro; bela: bello, bella - belulo: un hombre bonito
  • : aun, hasta
  • ombro: sombra
  • preĝi: rezar
  • virga: virgen

§ 38. editar

Mi aĉetis por la infanoj tableton kaj kelke da seĝetoj. - En nia lando sin ne trovas montoj, sed nur montetoj. - Tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo ĝi estis jam nur varma, post du horoj ĝi estis nur iom varmeta, kaj post tri horoj ĝi estis jam tute malvarma. - En somero ni trovas malvarmeton en densaj arbaroj. - Li sidas apud la tablo kaj dormetas. - Mallarĝa vojeto kondukas tra tiu ĉi kampo al nia domo. - Sur lia vizaĝo mi vidis ĝojan rideton. - Kun bruo oni malfermis la pordegon, kaj la kaleŝo enveturis en la korton. Tio ĉi estis jam ne simpla pluvo, sed pluvego. - Grandega hundo metis sur min sian antaŭan piedegon, kaj mi de teruro ne sciis, kion fari, - Antaŭ nia militistaro staris granda serio da pafilegoj. - Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion iliaj gepatroj nomas Johanĉjo (aŭ Joĉjo), Nikolĉjo (aŭ Nikoĉjo aŭ Nikĉjo aŭ Niĉjo), Erneĉjo (aŭ Erĉjo), Vilhelĉjo (aŭ Vilheĉjo aŭ Vilĉjo aŭ Viĉjo), Manjo (aŭ Marinjo), Klanjo kaj Sonjo (aŭ Sofinjo).

  • densa: denso, densa
  • brui: hacer ruido
  • kaleŝo: calesa, berlina
  • pluvo: lluvia
  • pafi: disparar
  • ĉj-: diminutivo afectivo de nombres masculinos y (nj-) femeninos; se acotumbra suprimir las dos o tres últimas letras del nombre para usarlo

§ 39. editar

En la kota vetero mia vesto forte malpuriĝis; tial mi prenis broson kaj purigis la veston. - Li paliĝis de timo kaj poste li ruĝiĝis de honto. - Li fianĉiĝis kun fraŭlino Berto; post tri monatoj estos la edziĝo; la edziĝa soleno estos en la nova preĝejo, kaj la edziĝa festo estos en la domo de liaj estontaj bogepatroj. - Tiu ĉi maljunulo tute malsaĝiĝis kaj infaniĝis. - Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo. - Forigu vian fraton, ĉar li malhelpas al ni. - Ŝi edziniĝis kun sia kuzo, kvankam ŝiaj gepatroj volis ŝin edzinigi kun alia persono. - En la printempo la glacio kaj la neĝo fluidiĝas. - Venigu la kuraciston, ĉar mi estas malsana. - Li venigis al si el Berlino multajn librojn. - Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaŭ estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis. - Mi ne pendigis mian ĉapon sur tiu ĉi arbeto; sed la vento forblovis de mia kapo la ĉapon, kaj ĝi, flugante, pendiĝis sur la branĉoj de la arbeto. - Sidigu vin (aŭ sidiĝu), sinjoro! - La junulo aliĝis al nia militistaro kaj kuraĝe batalis kune kun ni kontraŭ niaj malamikoj.

  • koto: barro
  • broso: cepillo
  • ruĝa: rojo, roja
  • honti: avergonzarse
  • solena: solemne
  • infekti: infectar
  • printempo: primavera
  • relo: raíl
  • rado: rueda
  • pendi: pender, estar colgado
  • ĉapo: gorro
  • vento: viento
  • blovi: soplar
  • kapo: cabeza
  • branĉo: rama

§ 40. editar

En la daŭro de kelke da minutoj mi aŭdis du pafojn. - La pafado daŭris tre longe. - Mi eksaltis de surprizo. - Mi saltas tre lerte. - Mi saltadis la tutan tagon de loko al loko. - Lia hieraŭa parolo estis tre bela, sed la tro multa parolado lacigas lin. - Kiam vi ekparolis, ni atendis aŭdi ion novan, sed baldaŭ ni vidis, ke ni trompiĝis. - Li kantas tre belan kanton. - La kantado estas agrabla okupo. - La diamanto havas belan brilon. - Du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma ĉielo. - La domo, en kiu oni lernas, estas lernejo, kaj la domo, en kiu oni preĝas, estas preĝejo. - La kuiristo sidas en la kuirejo. - La kuracisto konsilis al mi iri en ŝvitbanejon. - Magazeno, en kiu oni vendas cigarojn, aŭ ĉambro, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarejo; skatoleto aŭ alia objekto, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarujo; tubeto, en kiun oni metas cigaron, kiam oni ĝin fumas, estas cigaringo. - Skatolo, en kiu oni tenas plumojn, estas plumujo, kaj bastoneto, sur kiu oni tenas plumon por skribado, estas plumingo. - En la kandelingo sidis brulanta kandelo. - En la poŝo de mia pantalono mi portas monujon, kaj en la poŝo de mia surtuto mi portas paperujon; pli grandan paperujon mi portas sub la brako. - La rusoj loĝas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo.

  • surprizi: sorprender
  • laca: cansado, cansada
  • trompi: engañar
  • fulmo: rayo
  • ŝviti: sudar
  • bani: bañar
  • magazeno: almacén
  • vendi: vender
  • cigaro: cigarro
  • tubo: tubo
  • fumo: humo
  • ing: indica el objeto en el que se introduce parcialmente algo; p. ej. kandelo: vela - kandelingo: candelero
  • skatolo: caja
  • pantalono: pantalón
  • surtuto: sobretodo
  • brako: brazo

§ 41. editar

Ŝtalo estas fleksebla, sed fero ne estas fleksebla. - Vitro estas rompebla kaj travidebla. - Ne ĉiu kreskaĵo estas manĝebla. - Via parolo estas tute nekomprenebla kaj viaj leteroj estas ĉiam skribitaj tute nelegeble. - Rakontu al mi vian malfeliĉon, ĉar eble mi povos helpi al vi. - Li rakontis al mi historion tute nekredeblan. - Ĉu vi amas vian patron? Kia demando! kompreneble, ke mi lin amas. - Mi kredeble ne povos veni al vi hodiaŭ, ĉar mi pensas, ke mi mem havos hodiaŭ gastojn. - Li estas homo ne kredinda. - Via ago estas tre laŭdinda. - Tiu ĉi grava tago restos por mi ĉiam memorinda. - Lia edzino estas tre laborema kaj ŝparema, sed ŝi estas ankaŭ tre babilema kaj kriema. Li estas tre ekkolerema kaj ekscitiĝas ofte ĉe la plej malgranda bagatelo; tamen li estas tre pardonema, li ne portas longe la koleron kaj li tute ne estas venĝema. - Li estas tre kredema: eĉ la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li la plej nekredindaj homoj, li tuj kredas. - Centimo, pfenigo kaj kopeko estas moneroj. - Sablero enfalis en mian okulon. - Li estas tre purema, kaj eĉ unu polveron vi ne trovos sur lia vesto. - Unu fajrero estas sufiĉa, por eksplodigi pulvon.

  • ŝtalo: acero
  • fleksi: doblar
  • vitro: vidrio
  • rompi: romper
  • laŭdi: alabar
  • memori: recordar
  • ŝpari: ahorrar
  • bagatelo: bagatela
  • venĝi: vengar
  • eksciti: excitar
  • er: parte mínima de un ente colectivo; p. ej. sablo: arena - sablero: grano de arena
  • polvo: polvo
  • fajro: fuego
  • eksplodi: explotar
  • pulvo: pólvora

§ 42. editar

Ni ĉiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon; sed ni ne povis atingi ian rezultaton, kaj ni disiris. - Malfeliĉo ofte kunigas la homojn, kaj feliĉo ofte disigas ilin. - Mi disŝiris la leteron kaj disĵetis ĝiajn pecetojn en ĉiujn angulojn de la ĉambro. - Li donis al mi monon, sed mi ĝin tuj redonis al li. - Mi foriras, sed atendu min, ĉar mi baldaŭ revenos. - La suno rebrilas en la klara akvo de la rivero. - Mi diris al la reĝo: via reĝa moŝto, pardonu min! - El la tri leteroj unu estis adresita: al Lia Episkopa Moŝto, Sinjoro N.; la dua: al Lia Grafa Moŝto, Sinjoro P.; la tria: al Lia Moŝto, Sinjoro D. - La sufikso "um" ne havas difinitan signifon, kaj tial la (tre malmultajn) vortojn kun "um" oni devas lerni, kiel simplajn vortojn. Ekzemple: plenumi, kolumo, manumo. - Mi volonte plenumis lian deziron. - En malbona vetero oni povas facile malvarmumi. - Sano, sana, sane, sani, sanu, saniga,, saneco, sanilo, sanigi, saniĝi, sanejo, sanisto, sanulo, malsano, malsana, malsane, malsani, malsanulo, malsaniga, malsaniĝi, malsaneta, malsanema, malsanulejo, malsanulisto, malsanero, malsaneraro, sanigebla, sanigisto, sanigilo, resanigi, resaniĝanto, sanigilejo, sanigejo, malsanemulo, sanilaro, malsanaro, malsanulido, nesana, malsanado, sanulaĵo, malsaneco, malsanemeco, saniginda, sanilujo, sanigilujo, remalsano, remalsaniĝo, malsanulino, sanigista, sanigilista, sanilista, malsanulista k. t. p.

  • atingi: alcanzar, lograr
  • rezultato: resultado
  • ŝiri: desgarrar
  • peco: pedazo
  • moŝto: título de cortesía
  • episkopo: obispo
  • grafo: conde
  • difini: definir

 
InformaciónGramáticaLecturasEjerciciosEnlaces
Lecciones: 123456789101112
Diccionario UniversalVocabularioGlosario de consulta
ABC, ĈDEFG, ĜH,ĤIJ, ĴKLMNOPRS, ŜTUVZ