Esperanto/Ejercicios/Zamenhofa ekzercaro 2

§ 11. editar

  • La feino.

Unu vidvino havis du filinojn. La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo, ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon; ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili. La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi.

  • feino: hada
  • unu: uno
  • vidvo: viudo
  • du: dos
  • simila: similar
  • karaktero: carácter
  • vizaĝo: cara
  • povi: poder
  • pensi: pensar
  • ambaŭ: ambos, ambas
  • fiera: orgulloso, orgullosa
  • oni: uno, se (impersonal)
  • vivi: vivir
  • plena: lleno, llena
  • portreto: retrato
  • laŭ: según
  • ec: indica cualidad; p. ej.
    • bona: bueno - boneco: bondad
    • viro: hombre - vireco: virilidad
    • virino: mujer - virineco: feminidad
  • honesta: honesto, honesta
  • krom: además de
  • tio: eso

§ 12. editar

Du homoj povas pli multe fari ol unu. - Mi havas nur unu buŝon, sed mi havas du orelojn. - Li promenas kun tri hundoj. - Li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj. - El ŝiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj. - Kvin kaj sep faras dek du. - Dek kaj dek faras dudek. - Kvar kaj dek ok faras dudek du. - Tridek kaj kvardek kvin faras sepdek kvin. - Mil okcent naŭdek tri. - Li havas dek unu infanojn. - Sesdek minutoj faras unu horon, kaj unu minuto konsistas el sesdek sekundoj. - Januaro estas la unua monato de la jaro, Aprilo estas la kvara, Novembro estas la dek-unua, Decembro estas la dek-dua. - La dudeka (tago) de Februaro estas la kvindek-unua tago de la jaro. - La sepan tagon de la semajno Dio elektis, ke ĝi estu pli sankta, ol la ses unuaj tagoj. - Kion Dio kreis en la sesa tago? - Kiun daton ni havas hodiaŭ? - Hodiaŭ estas la dudek sepa (tago) de Marto. - Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua.

  • multe: mucho
  • fari: hacer
  • nur: solamente (adverbio)
  • promeni: pasear
  • tri: tres
  • hundo: perro
  • ĉio: todo
  • dek: diez
  • fingro: dedo
  • alia: otro, otra
  • kvin: cinco
  • sep: siete
  • kvar: cuatro
  • ok: ocho
  • mil: mil
  • cent: cien
  • naŭ: nueve
  • ses: seis
  • minuto: minuto
  • horo: hora
  • konsisti: konsistir
  • sekundo: segundo
  • Januaro: Enero
  • monato: mes
  • jaro: año
  • Aprilo: Abril
  • Novembro: Noviembre
  • Decembro: Diciembre
  • Februaro: Febrero
  • semajno: semana
  • Dio: Dios
  • elekti: elegir
  • ĝi: el, ella (neutro)
  • sankta: santo, santa
  • krei: crear
  • dato: fecha
  • Marto: Marzo
  • naski: engendrar
  • it: terminación de participio pasado pasivo de los verbos

§ 13. editar

  • La feino (Daŭrigo).

Ĉar ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li, tial tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon, kaj en tiu sama tempo ŝi havis teruran malamon kontraŭ la pli juna. Ŝi devigis ŝin manĝi en la kuirejo kaj laboradi senĉese. Inter aliaj aferoj tiu ĉi malfeliĉa infano devis du fojojn en ĉiu tago iri ĉerpi akvon en tre malproksima loko kaj alporti domen plenan grandan kruĉon.

  • daŭri: durar
  • ig: hacer, volver; p. ej. pura: limpio, limpia - purigi: limpiar; morti: morir - mortigi: matar - sidi: estar sentado - sidigi: sentar
  • ordinara: ordinario, ordinaria
  • persono: persona
  • tiu: ese, esa
  • ĉi: indica proximidad; p. ej. tiu: ese, esa - tiu ĉi: este, esta; tie: allí, alla - tie ĉi: aquí.
  • varma: caliente
  • eg: indica aumentativo; p. ej. varma: caliente - varmega: calientísimo; pordo: puerta - pordego: portón.
  • sama: mismo, misma
  • tempo: tiempo
  • teruro: terror
  • kontraŭ: contra, frente a
  • devi: deber
  • kuiri: cocinar
  • ej: lugar de una acción; p. ej. preĝi: rezar - preĝejo: iglesia; kuiri: cocinar - kuirejo: cocina.
  • labori: trabajar
  • ad: indica duración de una acción; p. ej. pafo: disparo - pafado: tiroteo.
  • sen: sin
  • ĉesi: cesar

intGrasa tekstoer entre

  • afero: asunto
  • feliĉa: feliz
  • fojo: vez
  • ĉerpi: sacar, extraer
  • tre: muy
  • proksima: cercano, cercana
  • loko: lugar
  • n: indica el acusativo y también dirección de movimiento.
  • kruĉo: jarra

§ 14. editar

Mi havas cent pomojn. - Mi havas centon da pomoj. - Tiu ĉi urbo havas milionon da loĝantoj. - Mi aĉetis dekduon (aŭ dek-duon) da kuleroj kaj du dekduojn da forkoj. - Mil jaroj (aŭ milo da jaroj) faras miljaron. - Unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi; due mi dankas vin por la prunto; trie mi petas vin ankaŭ poste prunti al mi, kiam mi bezonos monon. - Por ĉiu tago mi ricevas kvin frankojn, sed por la hodiaŭa tago mi ricevis duoblan pagon, t. e. (= tio estas) dek frankojn. - Kvinoble sep estas tridek kvin. - Tri estas duono de ses. - Ok estas kvar kvinonoj de dek. - Kvar metroj da tiu ĉi ŝtofo kostas naŭ frankojn; tial du metroj kostas kvar kaj duonon frankojn (aŭ da frankoj). - Unu tago estas tricent-sesdek-kvinono aŭ tricent-sesdek-sesono de jaro. - Tiuj ĉi du amikoj promenas ĉiam duope. - Kvinope ili sin ĵetis sur min, sed mi venkis ĉiujn kvin atakantojn. - Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn, kaj al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj. - Tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn; tial, se mi legos en ĉiu tago po dek kvin paĝoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj.

  • on: indica las fracciones; p. ej. kvar: cuatro - kvarono: un cuarto
  • da: es usado en lugar de de después de palabras que expresan pesos, medidas o cantidades
  • urbo: ciudad
  • loĝi: habitar
  • ant: terminación de del participio activo presente de los verbos
  • aĉeti: comprar
  • : o
  • kulero: cuchara
  • forko: tenedor
  • re: de nuevo, regreso
  • mono: dinero
  • prunti: prestar
  • danki: agradecer
  • por: para
  • peti: pedir
  • ankaŭ: también
  • post: después, detrás
  • kiam: cuando
  • bezoni: necesitar
  • obl: indica los múltiplos; p. ej. du: dos - duobla: doble
  • pagi: pagar
  • ŝtofo: tela
  • kosti: costar
  • ĉiam: siempre
  • op: indica los colectivos numerales; p. ej. du: dos - duope: de a dos
  • ĵeti: lanzar, tirar
  • ataki: atacar
  • paĝo: página
  • se: si (condicional)
  • fini: terminar
  • tuta: completo, completa

§ 15. editar

  • La feino (Daŭrigo).

En unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino, kiu petis ŝin, ke ŝi donu al ŝi trinki. "Tre volonte, mia bona," diris la bela knabino. Kaj ŝi tuj lavis sian kruĉon kaj ĉerpis akvon en la plej pura loko de la fonto kaj alportis al la virino, ĉiam subtenante la kruĉon, por ke la virino povu trinki pli oportune. Kiam la bona virino trankviligis sian soifon, ŝi diris al la knabino: "Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon" (ĉar tio ĉi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa virino, por vidi, kiel granda estos la ĝentileco de tiu ĉi juna knabino). "Mi faras al vi donacon," daŭrigis la feino, "ke ĉe ĉiu vorto, kiun vi diros, el via buŝo eliros aŭ floro aŭ multekosta ŝtono."

  • fonto: fuente
  • riĉa: rico, rica
  • viro: hombre
  • volonte: de buena gana
  • tuj: inmediatamente
  • lavi: lavar
  • sub: debajo de
  • teni: tener asido
  • oportuna: oportuno, oportuna
  • trankvila: tranquilo, tranquila
  • soifi: tener sed
  • donaci: regalar
  • preni: tomar, coger
  • formo: forma
  • vilaĝo: pueblo
  • ĝentila: gentil
  • ĉe: en, en casa de

§ 16. editar

Mi legas. - Ci skribas (anstataŭ "ci" oni uzas ordinare "vi"). - Li estas knabo, kaj ŝi estas knabino. - La tranĉilo tranĉas bone, ĉar ĝi estas akra. - Ni estas homoj. - Vi estas infanoj. - Ili estas rusoj. - Kie estas la knaboj? - Ili estas en la ĝardeno. - Kie estas la knabinoj? - Ili ankaŭ estas en la ĝardeno. - Kie estas la tranĉiloj? - Ili kuŝas sur la tablo. - Mi vokas la knabon, kaj li venas. - Mi vokas la knabinon, kaj ŝi venas. - La infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi. - La infanoj ploras, ĉar ili volas manĝi. - Knabo, vi estas neĝentila. - Sinjoro, vi estas neĝentila. - Sinjoroj, vi estas neĝentilaj. - Mia hundo, vi estas tre fidela. - Oni diras, ke la vero ĉiam venkas. - En la vintro oni hejtas la fornojn. - Kiam oni estas riĉa (aŭ riĉaj), oni havas multajn amikojn.

  • legi: leer
  • ci: tú
  • skribi: escribir
  • knabo: muchacho
  • tranĉi: cortar con cuchillo
  • ilo: herramienta
  • akra: filoso, filosa
  • homo: hombre (en cuanto a la especie humana)
  • infano: niño
  • ruso: ruso
  • kie: donde, dónde
  • ĝardeno: jardín
  • ankaŭ: también
  • kuŝi: estar recostado, apoyado; yacer
  • voki: llamar
  • veni: venir
  • plori: llorar
  • manĝi: comer
  • sinjoro: señor
  • hundo: perro
  • fidela: fiel
  • vero: verdad
  • ĉiam: siempre
  • venki: vencer, ganar (por ejemplo en una competencia)
  • vintro: invierno
  • hejti: calentar por medio de algún aparato
  • forno: horno

§ 17. editar

  • La feino (Daŭrigo).

Kiam tiu ĉi bela knabino venis domen, ŝia patrino insultis ŝin, kial ŝi revenis tiel malfrue de la fonto. "Pardonu al mi, patrino," diris la malfeliĉa knabino, "ke mi restis tiel longe". Kaj kiam ŝi parolis tiujn ĉi vortojn, elsaltis el ŝia buŝo tri rozoj, tri perloj kaj tri grandaj diamantoj. "Kion mi vidas!" diris ŝia patrino kun grandega miro. "Ŝajnas al mi, ke el ŝia buŝo elsaltas perloj kaj diamantoj! De kio tio ĉi venas, mia filino?" (Tio ĉi estis la unua fojo, ke ŝi nomis ŝin sia filino). La malfeliĉa infano rakontis al ŝi naive ĉion, kio okazis al ŝi, kaj, dum ŝi parolis, elfalis el ŝia buŝo multego da diamantoj. "Se estas tiel," diris la patrino, mi devas tien sendi mian filinon. Marinjo, rigardu, kio eliras el la buŝo de via fratino, kiam ŝi parolas; ĉu ne estus al vi agrable havi tian saman kapablon? Vi devas nur iri al la fonto ĉerpi akvon; kaj kiam malriĉa virino petos de vi trinki, vi donos ĝin al ŝi ĝentile."

  • insulti: insultar
  • pardoni: perdonar
  • longa: largo, larga
  • salti: saltar
  • perlo: perla
  • granda: grande
  • diamanto: diamante
  • miri: admirar
  • ŝajni: aparentar
  • nomi: llamar, nombrar
  • naiva: ingenuo, ingenua
  • okazi: ocurrir
  • dum: durante
  • sendi: enviar
  • kapabla: capaz

§ 18. editar

Li amas min, sed mi lin ne amas. - Mi volis lin bati, sed li forkuris de mi. - Diru al mi vian nomon. - Ne skribu al mi tiajn longajn leterojn. - Venu al mi hodiaŭ vespere. - Mi rakontos al vi historion. - Ĉu vi diros al mi la veron? - La domo apartenas al li. - Li estas mia onklo, ĉar mia patro estas lia frato. - Sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn; mi ankaŭ tre amas iliajn (infanojn). - Montru al ili vian novan veston. - Mi amas min mem, vi amas vin mem, li amas sin mem, kaj ĉiu homo amas sin mem. - Mia frato diris al Stefano, ke li amas lin pli, ol sin mem. - Mi zorgas pri ŝi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem; sed ŝi mem tute ne zorgas pri si kaj tute sin ne gardas. - Miaj fratoj havis hodiaŭ gastojn; post la vespermanĝo niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin ĝis ilia domo. - Mi jam havas mian ĉapelon; nun serĉu vi vian. - Mi lavis min en mia ĉambro, kaj ŝi lavis sin en sia ĉambro. - La infano serĉis sian pupon; mi montris al la infano, kie kuŝas ĝia pupo. - Oni ne forgesas facile sian unuan amon.

  • kuri: correr
  • vespero: tarde (final del día)
  • ĉu: acaso (se usa siempre al principio de una pregunta que se responda "Sí." o "No.")
  • edzo: esposo
  • montri: mostrar
  • nova: nuevo,nueva
  • vesti: vestir
  • mem: mismo
  • zorgi: cuidar de
  • gardi: cuidar
  • gasto: huésped
  • akompani: acompañar
  • ĝis: hasta
  • serĉi: buscar
  • pupo: muñeco
  • forgesi: olvidar
  • facila: fácil

§ 19. editar

  • La feino (Daŭrigo).

"Estus tre bele," respondis la filino malĝentile, "ke mi iru al la fonto!" - "Mi volas ke vi tien iru," diris la patrino, "kaj iru tuj!" La filino iris, sed ĉiam murmurante. Ŝi prenis la plej belan arĝentan vazon, kiu estis en la loĝejo. Apenaŭ ŝi venis al la fonto, ŝi vidis unu sinjorinon, tre riĉe vestitan, kiu eliris el la arbaro kaj petis de ŝi trinki (tio ĉi estis tiu sama feino, kiu prenis sur sin la formon kaj la vestojn de princino, por vidi, kiel granda estos la malboneco de tiu ĉi knabino). "Ĉu mi venis tien ĉi," diris al ŝi la malĝentila kaj fiera knabino, "por doni al vi trinki? Certe, mi alportis arĝentan vazon speciale por tio, por doni trinki al tiu ĉi sinjorino! Mia opinio estas: prenu mem akvon, se vi volas trinki." - "Vi tute ne estas ĝentila," diris la feino sen kolero. "Bone, ĉar vi estas tiel servema, mi faras al vi donacon, ke ĉe ĉiu vorto, kiun vi parolos, eliros el via buŝo aŭ serpento aŭ rano."

  • us: terminación del condicional de los verbos
  • murmuri: murmurar
  • vazo: vaso
  • arĝento: plata
  • apenaŭ: apenas
  • ar: una colección de objetos; p. ej. arbo: árbol - arbaro: bosque
  • princo: príncipe
  • certa: cierto, seguro
  • speciala: especial
  • opinio: opinión
  • koleri: rabiar
  • servi: servir, prestar servicio
  • em: inclinación a; p. ej. babili: charlar - babilema: charlatán
  • serpento: serpiente
  • rano: rana

§ 20. editar

Nun mi legas, vi legas kaj li legas; ni ĉiuj legas. - Vi skribas, kaj la infanoj skribas; ili ĉiuj sidas silente kaj skribas. - Hieraŭ mi renkontis vian filon, kaj li ĝentile salutis min. - Hodiaŭ estas sabato, kaj morgaŭ estos dimanĉo. - Hieraŭ estis vendredo, kaj postmorgaŭ estos lundo. - Antaŭ tri tagoj mi vizitis vian kuzon kaj mia vizito faris al li plezuron. - Ĉu vi jam trovis vian horloĝon? - Mi ĝin ankoraŭ ne serĉis; kiam mi finos mian laboron, mi serĉos mian horloĝon, sed mi timas, ke mi ĝin jam ne trovos. - Kiam mi venis al li, li dormis; sed mi lin vekis. - Se mi estus sana, mi estus feliĉa. - Se li scius, ke mi estas tie ĉi, li tuj venus al mi. - Se la lernanto scius bone sian lecionon, la instruanto lin ne punus. - Kial vi ne respondas al mi? - Ĉu vi estas surda aŭ muta? - Iru for! - Infano, ne tuŝu la spegulon! - Karaj infanoj, estu ĉiam honestaj! - Li venu, kaj mi pardonos al li. Ordonu al li, ke li ne babilu. - Petu ŝin, ke ŝi sendu al mi kandelon. - Ni estu gajaj, ni uzu bone la vivon, ĉar la vivo ne estas longa. - Ŝi volas danci. - Morti pro la patrujo estas agrable. - La infano ne ĉesas petoli.

  • sidi: estar sentado
  • silenti: estar en silencio
  • hieraŭ: ayer
  • renkonti: encontrarse con
  • saluti: saludar
  • sabato: sábado
  • morgaŭ: mañana
  • dimanĉo: domingo
  • vendredo: viernes
  • lundo: lunes
  • viziti: visitar
  • kuzo: primo
  • plezuro: placer
  • horloĝo: reloj
  • timi: temer
  • dormi: dormir
  • veki: despertar
  • scii: saber
  • leciono: lección
  • instrui: instruir
  • puni: castigar
  • surda: sordo, sorda
  • muta: mudo, muda
  • tuŝi: tocar
  • spegulo: espejo
  • kara: querido, querida
  • ordoni: ordenar
  • babili: charlar
  • kandelo: vela
  • gaja: alegre
  • danci: bailar
  • morti: morir
  • petoli: retozar
  • uj: que contiene, lleno de; p. ej.
    • cigaro: cigarro - cigarujo: cigarrera;
    • Turko: Turco - Turkujo: Turquía

 
InformaciónGramáticaLecturasEjerciciosEnlaces
Lecciones: 123456789101112
Diccionario UniversalVocabularioGlosario de consulta
ABC, ĈDEFG, ĜH,ĤIJ, ĴKLMNOPRS, ŜTUVZ