Diferencia entre revisiones de «Esperanto/Gramática/Diccionario gramatical»

Contenido eliminado Contenido añadido
m Categoría Esperanto
m estilo
Línea 1:
Gramatika vortareto
PMEG uzas novspecajn gramatikajn esprimojn. La sekva listo enhavas mallongajn klarigojn de ili. Iuj gramatikaj esprimoj de PMEG estas tamen tiel memklarigaj, ke ne necesas ilin listigi ĉi tie. La tradiciaj vortoj, kiuj menciiĝas en la klarigoj, estas laŭ PAG. Rimarku, ke la PMEG-aj esprimoj ne ĉiam estas precize samsignifaj kiel la respondaj vortoj de PAG.
*; afikso: Radiko, kiu estas uzata precipe por fari kunmetitajn vortojn. Afiksoj, kiujn oni metas post aliaj radikoj, nomiĝas sufiksoj (= postafiksoj). Afiksoj, kiujn oni metas antaŭ aliaj radikoj, nomiĝas prefiksoj (= antaŭafiksoj).
*; aktivo: La ordinara speco de frazo, en kiu la subjekto estas tiu, kiu faras la agon de la ĉefverbo. Vidu pasivo.
*; alvoko: Frazrolo, kiu montras tiun, al kiu la eldiro estas direktata.
*; apudmeto: Frazparto, kiu (normale) staras tuj post alia frazparto, kaj montras la saman aferon per aliaj vortoj. Tradicie nomata “apozicio”.
*; A-vorta frazparto: Frazparto, en kiu la ĉefvorto estas A-vorto.
*; A-vorteca vorteto, A-eca vorteto: Vorteto, kiu povas roli simile kiel A-vorto, kvankam ĝi ne havas A-finaĵon, ekz. tiu, iu, ĉia, kies, ĉies, ambaŭ. Tradicie nomata “pronomo”.
*; A-vorto: Vorto kun la finaĵo A. Tradicie nomata “adjektivo”.
*; ĉeffrazo: Ordinara memstara frazo. Tradicie nomata “ĉefpropozicio”. Vidu subfrazo.
*; ĉefverbo: Verbo kun iu el la finaĵoj AS, IS, OS, U, US. Tradicie nomata “predikato” aŭ “finitivo”.
*; ĉefvorto: La plej grava vorto en frazparto. Aliaj partoj de frazparto estas rektaj priskriboj de la ĉefvorto. Tradicie nomata “kerna vorto”.
*; diftongo: Vokala sono, en kiu la lango moviĝas de unu pozicio en la buŝo al alia.
*; duonvokalo: Sono, kiu laŭ la elparola maniero estas (mallonga) vokalo, sed kiu rolas en la lingvo kiel konsonanto.
*; ekkria vorteto: Vorteto, kiu esprimas senton, ekz. ho, he, ha, lo, stop, baf. Tradicie nomata “interjekcio”.
*; eksafikso: Vidu ŝajnafikso.
*; E-vorteca vorteto, E-eca vorteto: Vorteto, kiu povas roli simile kiel E-vorto en frazo, kvankam ĝi ne havas E-finaĵon, ekz. tiam, kiel, iom, nenie, tre, ankoraŭ, hodiaŭ, ĉi, for. Tradicie nomata “primitiva adverbo”.
*; E-vorta frazparto: Frazparto, en kiu la ĉefvorto estas E-vorto.
*; E-vorto: Vorto kun la finaĵo E. Tradicie nomata “adverbo”, sed la vorto adverbo inkluzivas ankaŭ multajn vortetojn, kiuj ne havas E-finaĵon. Tiaj vortetoj nomiĝas en PMEG E-vortecaj vortetoj.
*; finaĵo: Lingva elemento, kiun oni metas post radiko, kunmeto aŭ vorteto, por fari vorton, aŭ por ŝanĝi la signifon de vorto. O, A, E, I, AS, IS, OS, US kaj U estas vortklasaj finaĵoj. J estas multe-nombra finaĵo. N estas rolfinaĵo.
*; frazenkondukilo: Vorteto, kiu enkondukas subfrazon, kaj ligas ĝin al ĝia ĉeffrazo, ekz. ke, ĉar, dum, kiam, kvankam. Tradicie nomata “subjunkcio”.
*; frazeto: Malpreciza esprimo por grupo de vortoj, kiuj iel kunapartenas. Uzata ĉefe kiam temas pri vortfarado. Vidu frazetvorto. Tradicia esprimo por “frazeto” ne ekzistas.
*; frazetvorto: Speco de kunmetita vorto farita el frazeto (vortgrupo), kiun oni vortigis per aldono de ia posta elemento (ekz. vortklasa finaĵo). Vidu kombino. Tradicia esprimo por “frazetvorto” ne ekzistas.
*; frazo: Kompleta eldiro kun ĉefverbo kaj normale ankaŭ aliaj frazpartoj. Tradicie nomata “propozicio”.
*; frazparto: Vorto aŭ vortgrupo, kiu ludas unu frazrolon. Vidu ĉefvorto kaj priskribo.
*; frazrolo: Rolo, kiun frazparto rolas en frazo. Tradicie nomata “frazelemento”.
*; imaga modo: US-formo de verbo. Ĝi montras, ke la ago aŭ stato ne estas reala, sed nur imagata, fantazia. Ankaŭ nomata US-modo aŭ US-verbo. Tradicie nomata “kondicionalo”.
*; kombino: Speco de kunmetita vorto, en kiu la lasta parto (krom la vortklasa finaĵo), montras la bazan signifon. Tiu lasta parto nomiĝas ĉefelemento. Tio, kio staras antaŭ la ĉefelemento, precizigas la signifon, kaj nomiĝas preciziga antaŭelemento. Vidu frazetvorto. Tradicia esprimo por “kombino” ne ekzistas.
*; komplemento: Frazparto, kiu diras, en kiu maniero, en kiu loko, en kiu tempo, per kiu ilo k.t.p., okazas la ĉefverbo. Ĉiu frazparto krom ĉefverbo, subjekto, objekto kaj perverba priskribo, estas komplemento. Tradicie nomata “adjekto”.
*; konsonanto: Ĉiu litero aŭ sono en Esperanto krom A, E, I, O kaj U, kiuj estas vokaloj.
*; kunliga vorteto: Vorteto, kiu kunligas samrolajn vortojn, frazpartojn aŭ frazojn, ekz. kaj, aŭ, sed. Tradicie nomata “konjunkcio”.
*; modo: Maniero, en kiu ago aŭ stato estas prezentata. Ĉe la Esperantaj verboj oni faras distingon inter kvar modoj: neŭtrala modo, reala modo, vola modo kaj imaga modo.
*; multe-nombro: Pli ol unu afero. Tradicie nomata “pluralo”. La finaĵo J montras multe-nombron, kaj nomiĝas multe-nombra finaĵo. Tradicie nomata “plurala finaĵo”. Vidu unu-nombro.
*; nerekta objekto: Vidu objekto.
*; nerekta parolo: Rerakontado de ies penso, diro, opinio, decido, demando, rimarko k.s., per subfrazo. Vidu rekta parolo.
*; neŭtrala modo: I-formo de verbo. Ĝi nomas agon aŭ staton sen montri, ĉu ĝi estas reala, imagata, fantazia aŭ volata, kaj sen montri tempon. Ankaŭ nomata I-modo aŭ I-verbo. Tradicie nomata “infinitivo”.
*; nombrovorto: Vorto, kiu montras nombron. Se ĝi estas senfinaĵa vorteto, ĝi nomiĝas nombra vorteto. Tradicie nomata “numeralo”. Nombrovorto, kiu havas A-finaĵon, kaj kiu montras vicordon, nomiĝas vicorda nombrovorto. Tradicie nomata “orda numeralo”.
*; objekta verbo: Verbo, kiu povas havi objekton. Tradicie nomata “transitiva verbo”. Vidu senobjekta verbo.
*; objekto: Frazrolo, kiu montras tion, kio estas rekte trafata de la ago de la ĉefverbo. Iafoje oni parolas pri “rekta objekto” (= objekto) kontraste al “nerekta objekto”. “Nerekta objekto” nomiĝas en PMEG al-komplemento. Ordinara (rekta) objekto estas tradicie nomata ankaŭ “akuzativa objekto”. Nerekta objekto estas tradicie nomata ankaŭ “dativa objekto”.
*; O-vorta frazparto: Frazparto, en kiu la ĉefvorto estas O-vorto.
*; O-vorteca vorteto, O-eca vorteto: Vorteto, kiu povas roli simile kiel O-vorto, kvankam ĝi ne havas O-finaĵon, ekz. tio, tiu, mi, ili, ambaŭ. Tradicie nomata “pronomo”.
*; O-vorto: Vorto kun la finaĵo O. Tradicie nomata “substantivo”.
*; participo: Vorto kun unu el la sufiksoj ANT, INT, ONT, AT, IT kaj OT.
*; pasivo: Speco de “inversa” frazokonstruo, en kiu tio, kio ordinare (en aktivo) estas objekto, aperas kiel subjekto. Vidu aktivo.
*; persona pronomo: Vidu pronomo.
*; perverba priskribo: Vidu priskribo.
*; poseda pronomo: Vidu pronomo.
*; prefikso: Vidu afikso.
*; priskribo: Rekta priskribo priskribas la ĉefvorton de frazparto, kaj estas mem parto de tiu frazparto. Tradicia gramatiko uzas la vortojn “epiteto” kaj “suplemento”. Perverba priskribo estas memstara frazparto, kiu priskribas la subjekton aŭ la objekton pere de verbo. Tradicie nomata “predikativo”.
*; pronomeca vorteto: Vorteto, kiu same kiel persona pronomo anstataŭas tutan O-vortan frazparton, ekz. ambaŭ, tiu, nenio. Tradicie nomata “pronomo”.
*; pronomo: Iu el la O-vortecaj vortetoj: mi, vi, li, ŝi, ĝi, ni, ili, oni kaj si (kaj ci). La baza formo de pronomo nomiĝas pli precize persona pronomo. Tradicie oni parolas pri “personpronomo” aŭ “personalo”. Se oni aldonas A-finaĵon al pronomo, ĝi fariĝas poseda pronomo: mia, via, lia, ŝia, ĝia, nia, ilia, onia kaj sia (kaj cia). Tradicie oni parolas ankaŭ pri “posedpronomo” aŭ “posesivo”. Tradicie la vorto “pronomo” inkluzivas ankaŭ multajn aliajn vortetojn, kiuj en PMEG nomiĝas pronomecaj vortetoj, O-vortecaj vortetoj kaj A-vortecaj vortetoj.
*; radiko: Lingva elemento, kiu bezonas finaĵon por fariĝi vorto. Vidu vorteto.
*; reala modo: AS-formo, IS-formo aŭ OS-formo de verbo. La reala modo montras, ke la ago aŭ stato estas reala, ne nur imagata aŭ volata. Tradicie nomata “indikativo”.
*; rekta objekto: Vidu objekto.
*; rekta parolo: Rerakontado de ies penso, diro, opinio, decido, demando, rimarko k.s., per (pli-malpli) laŭvorta citaĵo. Vidu nerekta parolo.
*; rekta priskribo: Vidu priskribo.
*; rilata KI-vorto: KI-vorto, kiu enkondukas rilatan (nedemandan) subfrazon. Tradicie iuj el ili nomiĝas “rilativo”, “rilativa pronomo” aŭ “rilatpronomo”.
*; rilata subfrazo: Subfrazo, kiun enkondukas rilata (nedemanda) KI-vorto. Tradicie iuj el ili estas nomataj “rilativa subpropozicio”.
*; rolfinaĵo: La finaĵo N. Tradicie nomata “akuzativo”. Vidu rolmontrilo.
*; rolmontrilo: Vorteto aŭ finaĵo, kiu montras la rolon de frazparto en la frazo. Mankas tradicia esprimo. Tia vorteto nomiĝas rolvorteto. La finaĵo N estas rolfinaĵo.
*; rolvortaĵo: E-vorto kaj rolmontrilo, kiuj rolas kune kvazaŭ unu rolmontrilo, ekz. dekstre de, konforme al, kompare kun, koncerne ...N. Tradicie nomata “prepoziciaĵo”.
*; Rolvorteto: Preposición. Vorteto, kiu montras la frazrolon de la posta frazparto. Tradicie nomata “prepozicio”, ekz. sur, en, ekster, per, pro, je, krom, tra, anstataŭ. Vidu rolmontrilo.
*; senobjekta verbo: Verbo, kiu ne povas havi objekton. Tradicie nomata “netransitiva verbo”. Vidu objekta verbo.
*; sensubjekta verbo: Verbo, kiu ne bezonas subjekton. Tradicia esprimo por “sensubjekta verbo” ne ekzistas. Vidu subjekta verbo.
*; subfrazo: Frazo, kiu rolas kiel frazparto de alia frazo. Tradicie nomata “subpropozicio”. Vidu ĉeffrazo.
*; subjekta verbo: Verbo, kiu devas havi subjekton. Tradicia esprimo por “subjekta verbo” ne ekzistas. Vidu sensubjekta verbo.
*; subjekto: Frazrolo, kiu (en aktiva frazo) montras tion, kio faras la agon de la ĉefverbo.
*; sufikso: Vidu afikso.
*; ŝajnafikso: Radikparto, kiu ŝajnas esti afikso, kvankam ĝi tute ne estas. Se temas pri io, kio estis vera afikso en la origina lingvo, oni parolas pri eksafikso. Tradicie eksafikso nomiĝas “pseŭdoafikso”.
*; tabelvorto: Iu el tiuj 45 vortetoj, kiuj komenciĝas per ki-, ti-, i-, ĉi- aŭ neni-. Tradicie nomata ankaŭ korelativa vorto.
*; unu-nombro: Unu afero. Tradicie nomata “singularo”. Vidu multe-nombro.
*; verbo: Vorto kun iu el la finaĵoj I, AS, IS, OS, U kaj US. Vidu ĉefverbo.
*; vicorda nombrovorto: Vidu nombrovorto.
*; vokalo: Iu el la literoj aŭ sonoj A, E, I, O kaj U. Ĉiuj aliaj literoj kaj sonoj en Esperanto estas konsonantoj. Vidu duonvokalo.
*; vola modo: U-formo de verbo. Ĝi montras, ke la ago aŭ stato ne estas reala, sed nur volata. Ankaŭ nomata U-modo aŭ U-verbo. Tradicie nomata “volitivo” aŭ “imperativo”.
*; vorteto: Lingva elemento, kiu povas roli kiel vorto sen bezono de finaĵo. PAG parolas pri “solstariva lingvoelemento”. Vidu radiko.
*; vortklasa finaĵo: Vidu finaĵo.
Tradiciaj gramatikaj vortoj
Jen listo de tradiciaj gramatikaj vortoj kun la plej proksimaj PMEG-aj esprimoj. La tradiciaj vortoj estas pli-malpli laŭ la sistemo de PAG. Rimarku, ke al unu PAG-a vorto povas respondi pli ol unu PMEG-a esprimo, kaj inverse. La liston oni do uzu tre singarde. Tio, kio estas egala en PAG kaj en PMEG, ne enestas en la listo. Mankas en la listo ankaŭ multaj PAG-aj vortoj, por kiuj PMEG ne uzas ian specialan gramatikan esprimon. Rimarku, ke aliaj gramatikistoj uzas aliajn sistemojn, kiuj normale estas sufiĉe similaj al tiu de PAG, sed kiuj povas diferenci en detaloj.
 
*; Ablativa adjekto: de-komplemento, el-komplemento
*; adjektiva radiko: eca radiko
*; adjektivo: A-vorto
*; adjekto: komplemento
*; adverbo: E-vorto, E-vorteca vorteto (E-eca vorteto)
*; afrikato: ekfrota konsonanto
*; agento: aganto (en pasiva frazo)
*; akuzativa objekto: objekto
*; akuzativo: N-finaĵo
*; apozicio: apudmeto
*; bilabialo: lipa konsonanto
*; ĉefpropozicio: ĉeffrazo
*; dativa objekto, dativo: al-komplemento
*; dentalo: denta konsonanto
*; epiteto: rekta priskribo
*; finitivo: ĉefverbo
*; frikativo: frota konsonanto
*; futuro: venonta tempo
*; gerundio: participo kun E-finaĵo
*; gingivalo: gingiva konsonanto
*; imperativo: vola modo, U-modo, U-verbo
*; indikativo: reala modo
*; infinitivo: neŭtrala modo, I-modo, I-verbo
*; interjekcio: ekkria vorteto
*; interogativo: demanda vorteto
*; kernovorto: ĉefvorto
*; kondicionalo: imaga modo, US-modo, US-verbo
*; konjunkcio: kunliga vorteto
*; korelativa vorto: tabelvorto
*; labialo: lipa konsonanto
*; laringalo: glota konsonanto
*; likvido: duonbara konsonanto
*; nazalo: naza konsonanto
*; negacio: neado, nea vorto
*; netransitiva verbo: senobjekta verbo
*; nominativa: sen rolmontrilo
*; numeralo: nombra vorteto
*; objekta predikativo: perverba priskribo de objekto
*; orda numeralo: vicorda nombrovorto
*; personalo, personpronomo: pronomo, persona pronomo
*; plozivo: eksploda konsonanto
*; pluralo: multe-nombro
*; posedpronomo: poseda pronomo
*; predikativo: perverba priskribo
*; predikato: ĉefverbo
*; prepoziciaĵo: rolvortaĵo
*; prepozicio: rolvorteto
*; prepozitivo: frazparto kun rolvorteto
*; preterito: pasinta tempo
*; prezenco: nun-tempo
*; primitiva adverbo: E-vorteca vorteto (E-eca vorteto)
*; pronomo: (persona) pronomo, pronomeca vorteto, O-vorteca vorteto (O-eca vorteto), A-vorteca vorteto (A-eca vorteto)
*; prononco: elparolo
*; propozicio: frazo
*; pseŭdoafikso: eksafikso
*; radikokaraktero: propra signifo de radiko
*; refleksiva pronomo: si, sia
*; rilativo: rilata KI-vorto
*; singularo: unu-nombro
*; solstariva lingvoelemento: vorteto
*; subjekta predikativo: perverba priskribo de subjekto
*; subjunkcio: frazenkondukilo
*; subpropozicio: subfrazo
*; substantiva radiko: radiko nek aga, nek eca
*; substantivo: O-vorto
*; suplemento: rekta priskribo
*; tenso: tempo
*; transitiva verbo: objekta verbo
*; velaro: vela konsonanto
*; verba radiko: aga radiko
*; vokativo: alvoko
*; volitivo: vola modo, U-modo, U-verbo.
 
{{esperanto}}