Diferencia entre revisiones de «Esperanto/Gramática/Diccionario gramatical»

Contenido eliminado Contenido añadido
m estilo
m +
 
Línea 1:
<noinclude>{{+ÍndiceSección}}</noinclude>
==Gramatika vortareto==
PMEG uzas novspecajn gramatikajn esprimojn. La sekva listo enhavas mallongajn klarigojn de ili. Iuj gramatikaj esprimoj de PMEG estas tamen tiel memklarigaj, ke ne necesas ilin listigi ĉi tie. La tradiciaj vortoj, kiuj menciiĝas en la klarigoj, estas laŭ PAG. Rimarku, ke la PMEG-aj esprimoj ne ĉiam estas precize samsignifaj kiel la respondaj vortoj de PAG.
===a ~ e===
<div style=" column-count: 2; width: 70%;margin: 10px 0px">
; afikso: Radiko, kiu estas uzata precipe por fari kunmetitajn vortojn. Afiksoj, kiujn oni metas post aliaj radikoj, nomiĝas sufiksoj (= postafiksoj). Afiksoj, kiujn oni metas antaŭ aliaj radikoj, nomiĝas prefiksoj (= antaŭafiksoj).
; aktivo: La ordinara speco de frazo, en kiu la subjekto estas tiu, kiu faras la agon de la ĉefverbo. Vidu pasivo.
Línea 18 ⟶ 21:
; E-vorta frazparto: Frazparto, en kiu la ĉefvorto estas E-vorto.
; E-vorto: Vorto kun la finaĵo E. Tradicie nomata “adverbo”, sed la vorto adverbo inkluzivas ankaŭ multajn vortetojn, kiuj ne havas E-finaĵon. Tiaj vortetoj nomiĝas en PMEG E-vortecaj vortetoj.
</div>
 
===f ~ n===
 
<div style=" column-count: 3; width: 100%;margin: 10px 0px">
; finaĵo: Lingva elemento, kiun oni metas post radiko, kunmeto aŭ vorteto, por fari vorton, aŭ por ŝanĝi la signifon de vorto. O, A, E, I, AS, IS, OS, US kaj U estas vortklasaj finaĵoj. J estas multe-nombra finaĵo. N estas rolfinaĵo.
; frazenkondukilo: Vorteto, kiu enkondukas subfrazon, kaj ligas ĝin al ĝia ĉeffrazo, ekz. ke, ĉar, dum, kiam, kvankam. Tradicie nomata “subjunkcio”.
Línea 36 ⟶ 44:
; neŭtrala modo: I-formo de verbo. Ĝi nomas agon aŭ staton sen montri, ĉu ĝi estas reala, imagata, fantazia aŭ volata, kaj sen montri tempon. Ankaŭ nomata I-modo aŭ I-verbo. Tradicie nomata “infinitivo”.
; nombrovorto: Vorto, kiu montras nombron. Se ĝi estas senfinaĵa vorteto, ĝi nomiĝas nombra vorteto. Tradicie nomata “numeralo”. Nombrovorto, kiu havas A-finaĵon, kaj kiu montras vicordon, nomiĝas vicorda nombrovorto. Tradicie nomata “orda numeralo”.
</div>
{{clear}}
===o ~ v===
<div style=" column-count: 3; width: 100%;margin: 10px 0px">
; objekta verbo: Verbo, kiu povas havi objekton. Tradicie nomata “transitiva verbo”. Vidu senobjekta verbo.
; objekto: Frazrolo, kiu montras tion, kio estas rekte trafata de la ago de la ĉefverbo. Iafoje oni parolas pri “rekta objekto” (= objekto) kontraste al “nerekta objekto”. “Nerekta objekto” nomiĝas en PMEG al-komplemento. Ordinara (rekta) objekto estas tradicie nomata ankaŭ “akuzativa objekto”. Nerekta objekto estas tradicie nomata ankaŭ “dativa objekto”.
Línea 76 ⟶ 88:
; vorteto: Lingva elemento, kiu povas roli kiel vorto sen bezono de finaĵo. PAG parolas pri “solstariva lingvoelemento”. Vidu radiko.
; vortklasa finaĵo: Vidu finaĵo.
</div>
Tradiciaj gramatikaj vortoj
{{clear}}
==Tradiciaj gramatikaj vortoj==
Jen listo de tradiciaj gramatikaj vortoj kun la plej proksimaj PMEG-aj esprimoj. La tradiciaj vortoj estas pli-malpli laŭ la sistemo de PAG. Rimarku, ke al unu PAG-a vorto povas respondi pli ol unu PMEG-a esprimo, kaj inverse. La liston oni do uzu tre singarde. Tio, kio estas egala en PAG kaj en PMEG, ne enestas en la listo. Mankas en la listo ankaŭ multaj PAG-aj vortoj, por kiuj PMEG ne uzas ian specialan gramatikan esprimon. Rimarku, ke aliaj gramatikistoj uzas aliajn sistemojn, kiuj normale estas sufiĉe similaj al tiu de PAG, sed kiuj povas diferenci en detaloj.
<div style=" column-count: 3; width: 100%;margin: 10px 0px">
 
; Ablativa adjekto: de-komplemento, el-komplemento
; adjektiva radiko: eca radiko
Línea 151 ⟶ 165:
; vokativo: alvoko
; volitivo: vola modo, U-modo, U-verbo.
</div>
 
<noinclude>{{Esperanto}}</noinclude>
{{esperanto}}
 
[[Categoría:Esperanto|Gramatica/Diccionario gramatical]]