Diferencia entre revisiones de «Ekzercaro por hispanparolantoj 39»

Contenido eliminado Contenido añadido
Sin resumen de edición
Rubenĉjo (discusión | contribs.)
Sin resumen de edición
Línea 25:
En la kota vetero mia vesto forte malpuriĝis; tial mi prenis broson kaj purigis la veston. – Li paliĝis de timo kaj poste li ruĝiĝis de honto. – Li fianĉiĝis kun fraŭlino Berto; post tri monatoj estos la edziĝo; la edziĝa soleno estos en la nova preĝejo, kaj la edziĝa festo estos en la domo de liaj estontaj bogepatroj. – Tiu ĉi maljunulo tute malsaĝiĝis kaj infaniĝis. – Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo. – Forigu vian fraton, ĉar li malhelpas al ni. – Ŝi edziniĝis kun sia kuzo, kvankam ŝiaj gepatroj volis ŝin edzinigi kun alia persono. – En la printempo la glacio kaj la neĝo fluidiĝas. – Venigu la kuraciston, ĉar mi estas malsana. – Li venigis al si el Berlino multajn librojn. – Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaŭ estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis. – Mi ne pendigis mian ĉapon sur tiu ĉi arbeto; sed la vento forblovis de mia kapo la ĉapon, kaj ĝi, flugante, pendiĝis sur la branĉoj de la arbeto. – Sidigu vin (aŭ sidiĝu), sinjoro! – La junulo aliĝis al nia militistaro kaj kuraĝe batalis kune kun ni kontraŭ niaj malamikoj.
 
'''koto''' barro, lodo, fango.
 
'''broso''' cepillo.
 
'''ruĝa''' rojo.
 
'''honti''' avergonzarse.
 
'''solena''' solemne.
 
'''infekti''' infectar, contagiar.
 
'''printempo''' primavera.
 
'''relo''' raíl, carril.
 
'''rado''' rueda.
 
'''pendi''' colgar; pender.
 
'''ĉapo''' gorro.
 
'''vento''' viento.
 
'''blovi''' soplar
 
'''kapo''' cabeza.
 
'''branĉo''' rama.