Diferencia entre revisiones de «Esperanto/Ejercicios/Zamenhofa ekzercaro 4»

Contenido eliminado Contenido añadido
Línea 121:
== § 35. ==
 
Vi parolas sensencaĵon, mia amiko. - Mi trinkis teon kun kuko kaj konfitaĵo. - Akvo estas fluidaĵo. - Mi ne volis trinki la vinon, ĉar ĝi enhavis en si ian suspektan malklaraĵon. - Sur la tablo staris diversaj sukeraĵoj. - En tiuj ĉi boteletoj sin trovas diversaj acidoj: vinagro, sulfuracido, azotacido kaj aliaj. - Via vino estas nur ia abomena acidaĵo. - La acideco de tiu ĉi vinagro estas tre malforta. - Mi manĝis bongustan ovaĵon. - Tiu ĉi granda altaĵo ne estas natura monto. - La alteco de tiu monto ne estas tre granda. - Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo. - Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo, kvankam ili ne ĉiam estas faritaj el tolo. - Glaciaĵo estas dolĉa glaciiigitaglaciigita frandaĵo. - La riĉeco de tiu ĉi homo estas granda, sed lia malsaĝeco estas ankoraŭ pli granda. - Li amas tiun ĉi knabinon pro ŝia beleco kaj boneco. - Lia heroeco tre plaĉis al mi. - La tuta supraĵo de la lago estis kovrita per naĝantaj folioj kaj diversaj aliaj kreskaĵoj. - Mi vivas kun li en granda amikeco.
*'''kuko''': torta